 | | « Kialo pro kiu germanaj ŝtataj agantoj estis obseditaj je ideo de kruda forto, estis tio ke Germanio, malsame ol aliaj naciaj ŝtatoj, ne havis integran filozofian bazon… Strikte dirite, Germanio de Otto von Bismarck tute ne estis efektivigo de revoj pri kreado de nacia ŝtato, ĉar li intence ekskludis el ĝi la aŭstriajn ĝermanojn… Manko de intelektaj radikoj estis la ĉefa kialo de necelkonscieco de la germana ekstera politiko. Memoro pri tio ke Germanio dum longa tempo servis kiel ĉefa militejo de Eŭropo estigis ĉe la germana popolo profunde enradikiĝintan senton de manko de sekureco. Kvankam la imperio de Bismarck estis nun la plej pova ŝtatego en la kontinento, al la germanaj gvidantoj ĉiam ŝajnis ke ilin atendas iu malklara minaco, kion atestas ilia obsedo je konstanta batalpreteco, ŝarĝita je militema retoriko. Germanaj militaj strategoj ĉiam eliris el neceso sin defendi kontraŭ kombino de ĉiuj najbaroj de Germanio samtempe. » | | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|