Lundo

Busto de Selene, lun-diino, en la Termejo de Diokleciano.

Lundo estas la unua tago de la semajno laŭ internacia normo ISO 8601. Tiu nomo venas el la franca lundi, kiu siavice venas de la latina dies lunae, tago de la luno. El tiu venas la vortoj lunes kaj lunedì ankaŭ. La vortoj en la ĝermanidaj lingvoj same signifas, ekzemple Monday kaj Montag.

En multaj landoj, lundo estas la unua tago de la laborsemajno.

Lundo sekvas dimanĉon kaj antaŭvenas mardon. Vidu: Gregoria kalendaro.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Kategorio:Tagoj de la semajno Kategorio:Lundo#%20
Kategorio:Listo de arkivitaj paĝoj de Retarkivo Kategorio:Lundo Kategorio:Tagoj de la semajno